Хвар: официальный личный сайт
    
 
Главная   Статьи (774) Студия (5163) Фотографии (314) Новости   Контакты  
 

  Главная > Новости > Эсперантура, аспирируй!


Эсперантура, аспирируй!


Registration for WikiConference India 2011, Mumbai is now open. Click here to register.
Aŭrorurbo


La Matrimandiro, la plej fama kaj centra konstruaĵo en Aŭrorurbo, tiel nomata "spirito de la domaro" ade konstruita de 30 jaroj
Aŭrorurbo (tradukita el la franca Auroville [orovil]) estas homa komunumo de proksimume 2.000 internaciaj loĝantoj ekkonstruita en 1968 laŭ la ideoj de Sri Aŭrobindo, barata filozofo kaj la direktoj de Mirra Alfassa, ankaŭ nomita « Patrino ». La tiel nomata urbo troviĝas en sudorienta Barato, 160 km-oj sude de Ĉenajo kaj 6 km-oj norde de Pondiĉero, en Tamilnado, ĉe la marbordo. Aŭrorurbo aspektas nun pli kiel arbaro inter kiu staras pli ol 100 komunaĵoj ol kiel vera urbo. La projekto iom post iom popularigis kaj allogas nun multajn turistojn de la tuttero scivolajn pri tiu originala entrepreno.
Enhavo  [kaŝi] 
1 Situacio
2 Komencoj
3 Ekonomio
4 Lingvoj
5 Lernado
6 Sekureco
7 Spiriteco
8 Aŭrorurbaniĝo
8.1 Gasto
8.2 Novalvenanto
8.3 Rezidanto
9 Registaro
10 Aspekto de la civito
11 Gratuloj kaj kritikoj
12 Aŭrorurbo ere
12.1 Listo de gastejoj
12.2 Kelkaj konstruaĵoj
13 Aliaj komunumoj
14 Eksteraj ligiloj
[redakti]Situacio

Kio ekzakte estas Aŭrorurbo? En 1994, franca ĵurnalisto tion skribis : "Aŭrorurbo estas babelturo kie 1 000 plenkreskuloj cirkulas mopede sur ruĝlateritaj vojoj kaj strebas reinventi la mondon, kie 500 infanoj iras lernejen nudpiede kaj sen uniformo, sed parolas minimume kvar lingvojn." La urbo estas tio kaj ankoraŭ pli, ĉar oni trovas tie ekologian, spiritan kaj politikan dimension ke Patrino, kiu mortis kvin jaroj post la ekkonstruado, inicis. Konkrete, Aŭrorurbo kuŝas kvar kilometroj for de la maro, ĝi estas trairata de ununura asfalta strato (pli malpli truoplena), unika helpo de la barata ordonpovo. Ĝi entenas pli ol 100 domaretoj, nomata komunaĵoj, kies plejparto ankaŭ servas kiel gastejoj por la ĉiam kreskanta turistaro.
[redakti]Komencoj

Kiam la unuaj pioniroj alvenis sur la Aŭrorurban plataĵon en 1968, ili devis konstati ke laborego estis farenda. La grundo estis evidente mortanta, tie kaj tie, kelkaj dornarbustoj kaj rakitaj palmoj ankoraŭ pene rezistis sed la ĝenerala pejzaĝo estis dezerta. 4 kilometrojn for de la marbordo, oni senpene povis ekvidi la bluan oceanon. Tiu situacio havis plurajn kialojn. Interalie la senĉesaj militoj inter angloj kaj francoj cele de la posedo de la teritorio kaj poste la senarbarigo por plukonstrui la proksiman Pondiĉeron grave difektis la pejzaĝon. Kaj la kaprinaro kaj bestaro, kiujn la najbaraj vilaĝanoj lasis vagi libre por formanĝi ĉiun etan plantidon ne aranĝis la aferon en aero ĉiujare frapata de la musono. La erozio kaj la formado de kanjonoj lasis la teron komplete sterila, la tiel nomata laterito.
Ombro kaj akvo, tio estis la nepraj necesoj de la unuaj aŭrorurbanoj. Kelkaj komunaĵoj kiel Forecomers devis iri 3 kilometrojn for por provizi akvon. La plejmultaj homoj ne havis la postulatan sperton kaj monon por krei ĉion el nenio, sed ili havis la volon. Iom post iom kaj sub ardega suno, ili fosis putojn por atingi la subteran akvon (24 metrojn sube) kaj multaj ventmotoroj estis starigitaj. Ili akiris multajn kompoŝtojn de la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj ekkreis la unuajn arbidejojn. Malgraŭ kelkaj malakordoj kun la praloĝantoj pro paŝtaj rajtoj, la tutnovaj arbaroj estis ĉirkaŭbarataj por protekti ilin.
[redakti]Ekonomio

“ En tiu loko, mono ne plu estus la suverena moŝto. Ies persona valoro estus supere pli grava ol ies riĉeco aŭ ies socia rango. La esprimo "perlabori sian vivon" fariĝus eksvalida. Per laboro oni povus sin esprimi kaj disvolvi siajn kapablecojn dum oni helpus la tutan grupon, kiu, siaflanke, prizorgus la vivbezonojn kaj agkadrojn de ĉiuj. ”
—Patrino
Skeme, Aŭrorurbo funkcias kiel kibuco. Ĝiaj loĝantoj laboras averaĝe kvin horoj tage kontraŭ iom da mono kiu sufiĉos por la elementaj necesoj. Loĝado, elektro, flegado, edukado, sportado kaj kulturo estas preskaŭ senpagaj. Tamen la salajro ne ebligas pagi aviadilon por viziti la hejmlandon, financi altgradan lernadon por la infanoj aŭ subteni daŭreman kuracadon.
La aŭrorurbanoj kiu vendis havaĵon antaŭ veni aŭ la firmaestroj kies varoj eksportas eksterlanden posedas pli altan vivnivelon ol la pioniraj loĝantoj kiuj sin ŝovis per korpo kaj mono en la ekkonstruoj. Tiu kreas neegalecon kiu kontraŭdiras la unuajn ideologiajn volojn celante esti "ŝablono pri egaleco por la tero".
La enspezo de la civito devenas de internaciaj subvencioj, apogantaj donacoj kaj imposto kiun provizas firmaoj kaj gastoj. La monsumo estas investata por helpoj al familioj kaj prizorgado de la komunaj havaĵoj (vojoj, ktp...)
[redakti]Lingvoj

En internacia komunejo, la lingva problemo rapide fariĝas ĉefa, precipe en loko kie jam spertas gravajn komunikajn problemojn: Laŭ kelkaj spertistoj, Barato posedas duonon el la tutteraj lingvoj kaj tiuj povas esti tute malsimilaj. Efektive, averaĝa keralano apenaŭ povas ekkompreni tamilnadano, kvankam la du popoloj estas najbaraj. Oni do parolas angle, malgraŭ la fakto ke 95% de la populacio ne komprenas ĝin. Ĝi tamen estas sisteme preferita al la hinda lingvo, kiun la registaro provas altrudi kiel ĉefa lingvo en la tuta Barato. Do, ne mirindas ke planlingvoj kiel esperanto tre malfacilas disvastiĝi en tiu medio, kiu jam spertis dekojn da lingvaj konfliktoj. Kelkaj tamen argumentas, ke ĝi facile solvu la aferon.
Tie stariĝis Aŭrorurbo, apud Pondiĉero, eksa franca kolonio kiu fatale kaj eksponenciale tamiliĝas kaj angliĝas. Antaŭvidante tiun gravan problemon, kiu povas riveliĝi mortiga por la disvolviĝo de la civitanoj, Patrino decidis oficialigi kvar lingvojn en Auroville (francdevena nomo):
La angla, «ĉar ĝi estas la internacia lingvo».
La tamila, «ĉar ĝi estas la loka lingvo».
La franca, ĉar multaj francoj enloĝas aŭrorurben, ĉar la Patrino estis parte franca, kaj ĉar Pondiĉero apudas.
La sanskrita, «ĉar gi estas la lingvo de kleruloj» kvankam ĝi ne plu estas parolata en Barato aktuale, ĝi naskis multajn idojn kiel la hinda, la bengala, ktp... parolitaj en norda Barato.
Nun ekzistas en la civito pluraj dekoj da malsamdevenaj estuloj kompreneble parolante siajn proprajn denaskajn lingvojn. La etnoj estas tiel proksimume apartigeblaj:
33% da baratanoj, t.e. tamilnadanoj kiuj decidis eniri la komunaĵon (eĉ se ĉiaokaze ili vivas tuj apude) sed ankaŭ nord-baratanoj kiel bangalanoj, ktp...
33% da francoj kaj germanoj, la du popoloj la plej gravaj komence.
33% da aliaj popoloj, kies plej gravaj estas usonanoj, nederlandanoj, koreoj...
Sume, kunvivas pli ol 30 naciecoj en tiu utopiejo.
Pli kaj pli, la lingvo kiu elpuŝas la aliajn tri estas la angla. Efektive, ĝi jam estas la rezerva lingvo de baratanoj kaj ĉiuj turistoj pli-malpli konas ĝin. Tamen, popoloj kiel precipe francoj aŭ koreoj nun konfesas ne partopreni en kelkaj publikaj debatoj (en la angla, kompreneble) pro lingvaj malfacilaĵoj. La lingva demando do estas ankoraŭ tikla en la urbo. Des pli ke nun pli kaj pli disvolviĝas nova lingvo, la "aŭrorurba lingvo", kiu elprenis partojn el la ĉefaj lingvoj (la tamila, la franca, la germana kaj precipe la angla) por krei komunikilon.
La Language Lab (laboratorio de lingvaro) kie troviĝas lernlibroj, lernprogramaroj en multaj lingvoj ankaŭ proponas lingvan kurson en kelkaj lingvoj (la sanskrita, la angla, la franca, la itala, la hinda, la tamila, ktp...). Rimarkinda estas ke planlingvoj kiel esperanto aŭ ido estas tute forlasitaj (verŝajne pro senscieco).
[redakti]Lernado


“ Aŭrorurbo estos la loko por ĉiama edukado, konstanta progreso de junuleco kiu ne maljuniĝas. ”
—Patrino
Ekzistas pluraj lernejoj, vartejoj kaj infanĝardenoj kun originaj instrumetodoj: nenia noto, diplomo aŭ aliĝo al supera grado! Aplikiĝas en la lernejoj la kleraj teorioj de unu el la plej famaj barataj filozofoj, politikistoj kaj poetoj: Ŝri Aŭrobindo, kunfondinto de la civito.
La unua principo de vera instruado estas ke nenio estu instruenda! La instruisto ne estas lernigisto nek lernejestro, li estas helpisto kaj gvidisto. Lia laboro konsistas el sugesti kaj ne imponi. Fakte, li ne formas la skolanan menson sed li nur montras kaj kuraĝigas al li kiel plibonigi liajn konilojn.
La unua lernejo konstruita tiel nomiĝis Last school (lasta lernejo). Unu jaro poste -la aŭrorurbanoj estas aparte multobliĝemaj- la dua naskiĝis sub la nomo de No school (neniu lernejo). Dum iom da tempo, infanoj eĉ ne plu iris lernejen sed anstataŭ lernis senpere ĉe manlaboristoj, artistoj, farmistoj la konkretajn konojn. Tiu generacio scias kiel uzi siajn dek fingrojn sed kelkaj ne scias kiel legi nek skribi.
Nuntempe ekzistas ia kompromiso: la 700 infanoj, ĉia nacieco kaj raso miksitaj, lernas de bonvoluloj kiuj kontraŭpezas siajn mankojn pri instruaj trejnadoj per persona plena engaĝiĝo por lernigi bonhumore, debatante kaj spertante. La "perantoj de la kono" tiel sinsekvas dum la tuta tago por enkadrigi la plej diversajn atelierojn: la kutimaj subjektoj (lingvoj, matematiko) sed ankaŭ jogon, skulptarton, poezion, teksadon, naĝarton, teatron, tajĝiĉuanon, ktp...
Strikte parolante pri konstakiĝo, la etaj aŭrorurbanoj malfruas je almenaŭ du jaroj kompare kun la lernantoj de kutimaj lernejoj en Barato, Koreio aŭ Usono, sed ili estas viglaj, memfidaj, lertaj, kreemaj kaj sportemaj kaj rege scipovas almenaŭ tri lingvojn.
Problemoj okazas kiam studentoj trafas superan lernadon: tiaj lernejoj ne ekzistas aŭrorurbe kaj la barataj universitatoj ne toleras fremdulojn. Flanke, la eŭropaj aŭ usonaj altgradaj lernejoj postulas naciajn diplomojn. Ne facilas sperti apartajn metodojn kiam la plimultoj ne sekvas vin!
[redakti]Sekureco

Reguligaj instancoj estas komisiitaj por solvi konfliktojn. La ĉiusemajna gazeto regule ilin recenzas kaj detalas. Tamen, la situacio draste ŝanĝis de 1968, ĉar la flaŭro, la faŭno kaj ankaŭ medicinaj, edukaj kaj kulturaj instalaĵoj eksplode floris. Tiel ke kelkaj Aŭrorurbanoj nun povas ŝajni pavi je riĉeco kaj havaĵpleno. Ĝi kontrastas kun la tuj najbaraj barataj vilaĝoj kies vivkondiĉoj estas bazaj (ili plejparte apartenas al la plej malaltaj kastoj), sed ankaŭ kun la plej mizeraj aŭrorurbanoj. De kelkaj jaroj multobliĝis rompŝteloj kaj poŝŝteloj precipe sur la tervojoj dum noktoveno. Depost seksatenco kontraŭ usona studentino, oni nun konsilas al virinoj (precipe turistaj) ne eliri post la 6-a vespere kaj ne surhavi provokemaj aŭ seksallogaj vestoj.
Komence de 2004, okazis elektroŝokon kiu kreskis la psikozan etoson: franca farmisto kiu loĝis en izolita areo plendis post agreso kaj minaco, ĉar li provis kontraŭataki rompŝtelistojn. Kelkaj monatoj poste, li fariĝis maĉete pecigita. La barata aŭtoritato tuj prizorgis la aferon kaj estis legebla iom poste en The Hindu (unu el la plej grava anglalingva barata gazeto) ke la supozita kulpulo mortis hospitale pro vundoj dum polica pridemandado. Oni konkludis ke polico turmentis lin por eltiri informaĵojn, kaj li finfine mortis, sen alia procezo. Polico retrovis la ŝtelaĵon kaj redonis duonon da ĝi al la familio de la aŭrorurba mortigulo.
Depost tiu sanga evento, elektitaj bonvoluloj sekvis memdefendajn kursojn kaj patroladas nokttempe tra la terstratoj de la civito.
[redakti]Spiriteco



Ĝardeno en Aŭrourbo
En aŭrorurbo, por eviti religiajn konfliktojn, ne eblas konstrui templo, kirko, moskeo, sinagogo aŭ alia preĝejo. La centra konstruaĵego de la civito, la matrimandiro, kiu aspektas kvazaŭ sfero kovrita de orornamitaj diskoj, estas proponita kiel ejo por mediti.
[redakti]Aŭrorurbaniĝo

Eblas apartigi la loĝantojn en tri kategorioj, eĉ se ĉiuj el ili kunfandas sur la stratoj de la civito:
En la plejparto de la aŭrorurbaj butikoj, mono ne estas la interŝanĝilo. Konforme al la skemo de Ŝri Aŭrobindo, mono ne plu estas valida en la urbo. Ĉiuj preterpasantoj, fulmvizitantoj ne povas aĉeti ion ajn en Aŭrorurbo. Ĉiu turisto kiu deziras viziti la urbon kaj "intime" trafi ties loĝantojn devas unue registriĝi ĉe la Financial Center (financejo) kaj deponi monon (parto el ĝi rekte iros al la civita konto, kiel monata imposto) kaj konsekvence akiri gasto-karton.
[redakti]Gasto
Per tiu karto kaj ties sekreta kodo oni povas pagi ĉion en la urbo, sub la evidenta kondiĉo regule provizi vian konton per rupioj, eŭroj, dolaroj, enoj, pundoj, ktp... Tiu sistemo ebligas kontroli la irojn kaj reirojn de tiuj kiuj implikiĝas minimume en la aferoj de tiu utopiejo. Tiu karto ankaŭ utilas kiel legitimaĵoj, kaj pli gravas ol via pasporto en la civito.
Ekipita de tiu "aŭrorurba pasporto kaj kreditkarto" la guests (gastoj) povas finfine dormi en gastejoj, manĝi en restoracioj kaj povas bonvole helpi ĉe laborejoj aŭ partopreni kursojn. La prezo de la gastejoj povas varii de cent rupioj nokte al pli ol mil rupioj nokte, kaj la vivo restas pli multekosta ol en Barato. Kelkaj gastejoj pli kaj pli similas al riĉa vakancejo kun naĝejo, sportejo, televidĉambroj, retejoj, kaj luksaj dormoĉambroj. La gastoj estas tamen ofte flankenpuŝitaj pro ilia efemereco kaj ilia kutima nekoneco -kelkfoje ankaŭ malestimeco- pri la civita filozofo kaj spiriteco.
[redakti]Novalvenanto
Kiam gasto sin plaĉas en la komunaĵaro kaj decidas definitive sin ŝovi en la kontruado de la urbo, spirite kiel mane aŭ arte, ŝi aŭ li povas peti de oficialaj instancoj komenci la fazon de new comer (novalvenanto). T.e. ke antaŭ ol ĝoji vivadon egalrajta kun la aliaj pli maljunaj loĝantoj, la novalvenanto devas resti du jarojn dum ŝi aŭ li pagas ĉion propraekonomie. Ŝi aŭ li ankaŭ nepras "enradikiĝi" en la socia vivo, kaj plenumi utilan laboron por la komunaĵo. Poste, se ĉio glatas, ŝi aŭ li estebliĝos kiel vera civitano.
Malgracian taskon do realigas la membroj de la eniriga komisiono kies legitimeco kaj elektoj estas regule kontestitaj. Kelkfoje antaŭjuĝita kiel fiska kaj tropika paradizo (laŭ kelkaj aŭrorurbanoj, tiu estas cetere tute prava takso), la komisiona celo resumas forpeli la simplajn ekonomikajn elmigrintojn fidante akceptajn kriterojn kiu teorie ebligas rekoni la sincerajn petantojn. Tiel la novalvenanto disponas de jarparo por montri al ĉiuj ke ŝi aŭ li ne estas danĝera psikopato kaj harmonie kunestas kun siaj najbaroj. Oni akuzas tiujn parametrojn emi rifuzi junulojn (ofta manko je mono), artistoj (ne sufiĉe produktivemaj), gravedaj virinoj aŭ "embarasitaj" de bebo (ne disponebla por laboro), maljunuloj kiuj ne enspezas regulan emeritan pension, ktp...
Laŭ la t.n. klaĉuloj, nur restas la riĉuloj kiuj vendis siajn bienojn antaŭe, kiuj dungas servistaron, ne laboras matene, siestas posttagmeze, kaj, certaj je siaj plenpovoj, tute fajfas pri la urbaj objektivoj.
La novalvenantoj ankaŭ ofte malfacilas trovi loĝejon ĉar la gastejestroj kutime preferas ludoni ĉambron al gastoj kiuj estas pli mondonaj.
[redakti]Rezidanto
Tiu estas la tria kaj lasta etapo de aŭrorurba vivo. Ekzistas multaj profesioj en la civito. Kompreneble ankaŭ eblas elpensi novan revolucian laboron. Eĉ instaliĝis potencaj firmaoj kies produkto vojaĝas tutmonden.
[redakti]Registaro

Patrino konsideris ke Aŭrorurbo estu regata de "klera" spirito kiu kontrastus kun la kutimaj demokratiaj estroj per forestiĝo de bazaj kaj malpuraj kontingencoj kiel riĉiĝo aŭ famiĝo kaj tuta dediĉiĝo al la spirita pluvivo de la civito, kie ĉiu estu serĉanta sian mion por pli da ĉiutaga feliĉo. Sed bedaŭrinde, ne trafante tiun "novan homon", ili nepris elturniĝi alie.
En Barato, Aŭrorurbo profitas de statuto de "Fondaĵo" diseriĝanta en tri administraj korpoj:
Administra konsilio (elektita de barata registaro, por ke la naciaj leĝoj estu respektitaj.
La Working comittee (laboranta komitato) konsistas el sep civitanoj kiun oni balotas por tri jaroj.
La kunvenantaro de la rezidantoj (komponita el la plej malnovaj kaj influaj aŭrorurbanoj)
Aldoniĝas kelkaj aroj de laborantoj kiuj kutime pli sukcesas taŭzi unu la alian ol vere antaŭenpuŝi aĵojn. Kiel konsentas la civita gazeto:
La administrado dependas de la rezidantaj bonvolo kaj kunagado ĉar ne ekzistas por tiel diri kolektivajn strukturojn kiu diligente atentas ĉu decido estas taŭge aplikata. Decidon oni ofte faras post longa procezo; Nuntempe ne jam ekzistas procedo akceptita de ĉiuj por fari komunajn decidojn.
La ĉiumonataj publikaj kunvenoj, supozeble ekzemplo de rekta demokratio, suferas de kreskanta malinteresiĝo pro siaj kutimaj disvolviĝoj: kelkaj anoj de la laboranta komitato sidante antaŭ la kunvenantaro lokigita kvazaŭ duoncirklo senlace revuas la tagordajn temojn kiujn ili mem aranĝis, por poste pasigi la mikrofonon al tiuj kiuj petas parolon. Bedaŭrinde, kiam iu balbute aŭ agace ekprezentas sian tiklan problemon, sian intervenon estas ofte mallongigita. La personoj kiun oni tiel forpetis ofte foriras kolere kaj incitiĝe. Krome, la uzita lingvo estas la angla, kiun parto de la civitanoj ne bone mastrumas. Tial malfacilas voki por problemo sia! Post la kunveno, ĉiu povas legi en la gazetoj la raporton kiu recenzas la faritajn decidojn. Cetere, tre malfacilas ekscii kiu vere faras la decidojn.
Aŭrorurbo estas do politike ia konfuze organizita anarĥiejo tute ne demokratia, kiu tamen funkcias kaj daŭras de pli ol 30 jaroj.
[redakti]Aspekto de la civito

Dosiero:Auroville master plan 3.jpg
La galaksiforma aŭrorurbo kiun planis Patrino en 1968. Nuntempe ne jam aplikitaj, tiuj planoj estas kontestitaj
Aŭrorurbo devas nun alfronti unu el la plej grava problemo de sia historio: sia arkitekta orientiĝo. Kunestas multon da profesioj, kies inter ili, artistoj, gastigantaj manaĝeroj, ktp... sed la du plej gravaj premgrupoj konsistas el arbaristoj kaj arkitektoj. La civita arbaro estas efektive impresia pruvo de la civitana laboro, kaj multe signifas por kelkaj aŭrorubanoj. Prave, ĉar la komenca grupo fakte revivigis ĉiun tiean regionon. La kvin milionoj da arboj plantitaj en baldaŭ 40 jaroj ne estis industria plantado por poste ekspluati la lignon sed vera provo de imiti naturan fenomenon kaj miksigi malsamajn specojn da arbo, kelkfoje malaperitaj de pluraj jarcentoj. Tiel, la urbo estas dividita en pluraj cirkloj: estas centra cirklo, ene de kiu stariĝas la domoj kaj la komunaj konstruaĵoj, la urba centro, kaj rande de tiu regiono estas alia cirklo kiu ĉirkaŭas la unuan: la verda zono (green belt), kie supozeble estas foliriĉa arbaro. Fakte, ne estas tiel simple en la ĉiam konstruiĝa civito kaj la du regionoj estas ofte imbrikitaj, des pli ke la tamilaj vilaĝoj ja malsimpligas la aferon. Jen la afero nun, sed en 1968, kiam Patrino volis starigi sian spiritan utopiejon, ŝi imagis, kune kun la tiutempaj arkitektoj, organizo de domoj laŭ preciza plano, tiel ke la urbo, vidita per satelito, aspektus kiel giganta galaksio. Tiu projekto estis planita laŭ la 60-jaraj konstrumetodoj kaj farscioj kiu depost fariĝus eksvalida kaj kritikita de multaj personoj pro ilia ekologia sensencaĵo.
Do, nun oni alfrontas turnopunkton ĉar oni devas elekti ĉu oni blinde sekvas la dirojn de Patrino kaj komencus betoni la arbaron por krei etajn apartamentojn, kiu aspekte revolucius la civiton, igante pli urban ŝajnon, ĉu oni decidas ke preferas konservi nedifektitan arbaron kaj konservi la "aŭrorurban vivmanieron". Multaj faktoroj tamen estas konsiderindaj: Patrino projektis kunvivigi 50.000 aŭrorurbanojn kaj nuntempe, dum kunestas nur 2.000 personoj, jam okazas turmentoj por pligrandigi la civiton kaj aĉeti bienon al najbaraj tamiloj. Se oni ne trovas konsentas kaj kontraktas aranĝon por pliampleksigi la urbon, ja devigas densigi la centron, kaj konsekvence tranĉi arbojn kaj ternivele neniigi belajn domojn kiun la unuaj pioniroj konstruis permane (kaj eble ame) por estigi ortajn kubojn eriĝanta je dekoj da malgrandaj ĉambroj. Ankaŭ utilas skribi ke oportunus al kelkaj firmaestroj konstrui domarojn kaj koncizigi arbojn, ĉar ĝi reprezentas multe da laboro kaj mono.
[redakti]Gratuloj kaj kritikoj

Por multaj eŭrop- aŭ nordamerikdevenuloj, Aŭrorurbo estas ia akcespordo, per kiu ili alvenas al Barato, ĉar rekta enamasiĝo en la naskiĝlando de Gandhi kelkfoje restas violenta por turistoj. Aŭrorurbo do estas komforta ejo, kie oni alproksimiĝas al la barata baza universo (la vilaĝanoj najbaraj apartenas al la plej malaltaj kastoj), kaj samtempe, kie oni kunvivas kun samlandanoj kaj renkontas personojn, kiujn oni ne rekte trafus en sia propra lando. Ekzistas ankaŭ iaj hipiaj ombroj, kiujn multaj turistoj en Barato celas.
Aŭrorubo estas civito kie tre facilas sciuri, kie floras multaj kuraĝaj entreprenoj, kie aktiviĝas deciditaj energioj kaj, laŭ kelkaj, kie troviĝas spirita intensa ĉeesto, kiu helpas realigi sian memon.
[redakti]Aŭrorurbo ere

[redakti]Listo de gastejoj
Jenas listo de gastejoj kaj iliaj prezoj en februaro 2003. Ĝi estas nur indikaj datumoj kiuj kompreneble riskas ŝanĝiĝi tre rapide.
MM=Matenmanĝo.
TM=Tagmanĝo.
VM=Vespermanĝo.
LAV=Tuklavmaŝino.
KUIR=Kuirejo.
CIKL=Bicikloj.
Gastejnomo Litoj Nokta prezo (Rpj) Preterservicoj Kontaktulo Telefonnumero
Afsanah guest-house 14 350-1500 Manĝoj/LAV Afsanah 2622048
Ami 15 100-150 KUIR/LAV Giri 2622570
Aspiration 13 250 MM/TG/VM/LAV Prem 9443215065
Atithi Griha 30 310-410 MM/VM/LAV/CIKL Banu 2622445
Aurodam 5 125-200 MM/LAV Sonja 2622371
Auromodèle 2 125-200 KUIR/LAV Krishna 2622605
Celebration 18 200-300 KUIR/LAV Yoshi 2622950
Centre guest-house 46 385-960 Manĝoj/LAV/CIKL Tineke 2622155
Centre field 6 200-250 MM/LAV Menaig 2622867
College guest-house 18 250-385 MM/LAV/CIKL Janet 2622584
Discipline 4 275-500 Manĝoj/LAV/KUIR/CIKL Meike 2622510
Eternity beach 11 100-200 Manĝoj/KUIR/LAV Anna 2655171
Felicity 4 350 KUIR/LAV Juanita 2622092
Fertile forest 4 300 KUIR/LAV/CIKL Turiya 2622083
Fertile windmill 14 90-250 MM/TG/VM Vijay 2622075
Forecomers 8 130-150 KUIR/LAV Clémentine 2911108
Fraternity 2 250-300 KUIR/LAV/CIKL Namah 2622789
Gaia's garden 12 350-910 KUIR/LAV Kireet 2622739
Gokulam beach 6 100-150 LAV Shakila 2622385
Isaiambalam guest-house 9 150 KUIR/LAV Bobby 2622038
New Creation 32 150-200 MM/LAV/CIKL André 2622125
Nilatangam 4 100-200 KUIR/LAV/CIKL Ambre 2623019
Petite ferme 5 75-300 KUIR/LAV/CIKL Manfred 2622565
Pony farm 6 100-300 KUIR/LAV Lea 2622620
Prayatna 6 50-100 KUIR/LAV Anbu 3104011
Quiet beach 26 700-1300 Manĝoj/LAV/CIKL Michael 2622329
Repos beach (capsules) 10 75-175 KUIR/LAV Nelis 2622848
Repos beach 4 650 Manĝoj/KUIR/LAV Juanita 2622092
Rêve 10 75-300 KUIR/LAV Boris 2622760
Revelation 8 150-250 KUIR/CIKL Nathalie 2622683
Sailam 2 250-500 MM/KUIR/LAV/CIKL Anton 2622105
Samasti guest-house (1) 9 310-560 MM/VM/LAV/CIKL Srimoyi 2622306
Samasti guest-house (2) 4 500-650 MM/KUIR/LAV Marika 2622281
Sharnga guest-house 30 350-1250 MM/VM/LAV Kala 2622338
Sve-Dame 2 125-250 MM/KUIR/LAV Dariya 2622565
Transformation 6 150-250 KUIR/LAV Samata 2622231
Vérité capsules 4 260-390 Manĝoj/LAV/CIKL Isha 2622045
Vérité 10 355-825 Manĝoj/LAV/CIKL Isha 2622045
Vikas 4 100-150 KUIR Rani 2622090
Waves beach 15 75-125 KUIR/LAV Tanja 2623340
Youth camp 24 80-120 MM/VM/LAV Samrat 2622357
[redakti]Kelkaj konstruaĵoj
Visitors center (Vizitantejo): ampleksa konstruaĵo arkitekte ellaborita por bonvenigi la turistojn. Estas fotaro de la unuaj jaroj de Aŭrorurbo, multaj libroj vendataj, kaj restoracio. Ankaŭ ekzistas amfiteatro kie kelkfoje okazas spektaklojn. Ambaŭ mono kaj aŭrorurba karto akceptitaj.
Bharat nivas (Barata domo): kulturejo de la urbo. Ĝi konsistas el ekstera kaj interna vastaj amfiteatroj, kinejo, biblioteko, ktp...
Pour tous (Por ĉiuj): La plej granda superbazaro de Aŭrorurbo kie nur aŭrorurba karto estas akceptita.
Language laboratory (Laboratorio de lingvaro): Komuna ejo kie eblas konsulti lernigajn librojn en diversaj lingvoj, lerni lingvojn perkomputile, kaj partopreni kursojn.
Cuisine solaire (Suna kuirejo): Vasta kaj malmultekosta (25 rupioj/manĝoj) restoracio por la aŭrorurbaj rezidantoj. Male, estas relative multekosta (80 rupioj/manĝoj) por la gastoj kiuj devas por manĝi antaŭe rezervi.
New Creation Corner (Novkreaĵa angulo): Restoracio apud la gastejego New Creation. Ĝi estas klasika restoracio, kun kelneroj, kaj konsekvence estas pli multekosta (almenaŭ 100 Rpj/manĝoj). Ambaŭ mono kaj karto akceptitaj.
[redakti]Aliaj komunumoj

Findhorn en Skotlando kie loĝas pli-malpli 1.000 personoj.
Arcosanti en Arizono kie loĝas pli-malpli 150 personoj.
[redakti]Eksteraj ligiloj

  http://www.auroville-international.org Aŭrorurbo Internacia (angle)
   

Ĉi tiu artikolo estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj.
Kategorioj: Urboj de TamilnadoUrboj de BaratoIdeologioj | [+]

Добавлена 26.04.2024 в 21:05:36

Обсудить на форуме | Письмо авторам



Последние новости:
 

  Новости после долгого перерыва

  Калмыки приглашают на Тибет

  77-й (!!!) слёт куста "РЕКС"

  Фонд Кудрина взывает к журналистам


  Все новости >



Нашим читателям

  • Вопрос - Ответ new

  • Контакты: письмо авторам

  • Карта сайта

  • Последние статьи:
    Последние новости:


    Работа над ошибками




     

     Keywords: хвар | экопоселение | кругосветка | Хилтунен | футурология |

    Хвар: официальный личный сайт © Хвар.ру   
 Registration for WikiConference India 2011, Mumbai is now open. Click here to register.
 Aŭrorurbo
 
 
 La Matrimandiro, la plej fama kaj centra konstruaĵo en Aŭrorurbo, tiel nomata



    Индекс цитирования

    Движок для сайта: Sitescript